20-a de junio - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Eventoj 2 Naskiĝoj 3 Mortoj 4 Specialaj tagoj kaj festoj 5 Tagoj de semajno Ŝaltu la enhavtabelon 20-a de junio 199 lingvoj Аԥсшәа Afrikaans Alemannisch Алтай тил አማርኛ Aragonés العربية الدارجة مصرى অসমীয়া Asturianu Авар Kotava Azərbaycanca Башҡортса Basa Bali Žemaitėška Bikol Central Беларуская (тарашкевіца) Беларуская Български भोजपुरी Banjar বাংলা བོད་ཡིག বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী Brezhoneg Bosanski Batak Mandailing Буряад Català 閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄ Нохчийн Cebuano کوردی Corsu Čeština Kaszëbsczi Чӑвашла Cymraeg Dansk Deutsch Zazaki ދިވެހިބަސް Ελληνικά Emiliàn e rumagnòl English Español Eesti Euskara Estremeñu فارسی Suomi Võro Føroyskt Français Arpetan Nordfriisk Furlan Frysk Gaeilge Gagauz 贛語 Gàidhlig Galego Avañe'ẽ Bahasa Hulontalo ગુજરાતી Gaelg 客家語 / Hak-kâ-ngî עברית हिन्दी Fiji Hindi Hrvatski Hornjoserbsce Kreyòl ayisyen Magyar Հայերեն Interlingua Bahasa Indonesia Interlingue Igbo Ilokano ГӀалгӀай Ido Íslenska Italiano 日本語 Jawa ქართული Qaraqalpaqsha Taqbaylit Қазақша ಕನ್ನಡ 한국어 Къарачай-малкъар کٲشُر Ripoarisch Kurdî Коми Кыргызча Latina Lëtzebuergesch Limburgs Ligure Lombard Lingála ລາວ Lietuvių Latviešu मैथिली Basa Banyumasan Malagasy Олык марий Македонски മലയാളം Монгол मराठी Bahasa Melayu မြန်မာဘာသာ Эрзянь مازِرونی Nāhuatl Napulitano Nedersaksies Plattdüütsch नेपाल भाषा Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Nouormand Sesotho sa Leboa Occitan Livvinkarjala ଓଡ଼ିଆ ਪੰਜਾਬੀ Pangasinan Kapampangan Papiamentu Polski پنجابی Ποντιακά پښتو Português Runa Simi Română Русский Русиньскый संस्कृतम् Саха тыла Sicilianu Scots سنڌي Davvisámegiella Srpskohrvatski / српскохрватски တႆး සිංහල Simple English Slovenčina Slovenščina Anarâškielâ ChiShona Shqip Српски / srpski Sunda Svenska Kiswahili Ślůnski தமிழ் తెలుగు Тоҷикӣ ไทย Türkmençe Tagalog Tolışi Türkçe Татарча / tatarça Удмурт Українська اردو Oʻzbekcha / ўзбекча Vèneto Tiếng Việt West-Vlams Volapük Walon Winaray 吴语 Хальмг მარგალური ייִדיש Yorùbá Vahcuengh Zeêuws ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ 文言 閩南語 / Bân-lâm-gí 粵語 中文 Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Kontrolendaj ŝanĝoj Redakti Redakti fonton Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Kontrolendaj ŝanĝoj Redakti Redakti fonton Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Vikicitaro Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi Pending El Vikipedio, la libera enciklopedio Page version status Malneta versio 25 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 1 dec. 2024. Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 junio lu ma me ĵa ve sa di 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 aranĝo de 2026 tagoj La 20-a de junio estas la 171-a tago de la jaro (la 172-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 194 tagoj restas. Je la 20-a de junio okazis, interalie: Eventoj[redakti | redakti fonton] 451: En la batalo de Chalons Romia imperio kaj visigotoj sub gvido de Teodoriko la 1-a venkis hunojn, komandataj de Atilo la Huno, kaj haltigis ilian invadon al Gaŭlio 1214: Universitato de Oksfordo ricevis ĉarton Husmovado 1410: Jan Hus legis en Betlehema Kapelo alvokon rifuzantan detrui la librojn de John Wyclif 1415: Koncilio decidis bruligi la verkojn de Jan Hus, liaj instruoj iĝis malakceptataj 1606: Grandprinclando Litovio: en Mahiljoŭ eksplodis ribelo (1606-1610) kontraŭ altrudo de la Bresta religia unio 1626: En japana urbo Nagasako sur brulŝtiparo pereis 9 jezuitoj 1629: Britoj konkeris la urbon Kebeko 1667: Klemento la 9-a iĝis papo 1774: Dum la kvina rusa-turka milito la rusa armeo venkis en batalo de Kozluĝa (proksime al Varna) 1782: Usona kongreso aprobis modelon de la Granda Sigelo de Usono 1788: En Danio oni abolis servutecon Franca revolucio: 1789: Ĵuro de la Pilkoludejo 1791: Fuĝo al Varennes de Ludoviko la 16-a kun Marie-Antoinette 1815: En Varsovio oni solene proklamis Polan Reĝlandon 1837: Britio: reĝino Viktoria surtroniĝis 1840: Samuel Morse ricevis de Usona Patenta Oficejo patenton por skriba telegrafo 1863: Okcidenta Virginio fariĝis la 35-a ŝtato de Usono 1866: Prusia-Aŭstria milito: Italio deklaris militon al Aŭstrio 1870: Milito de la Trilanda Alianco finiĝis per subskribo de pactraktato 1877: Alexander Graham Bell instalis telefonon - unuan en la mondo 1880: Fjodor Dostojevskij faris faman 45-minutan paroladon pri Aleksandr Puŝkin 1888: Papo Leono la 13-a en encikliko substrekis liberecon de la morala konscienco 1890: En usona monatrevuo aperis unua versio de la romano La Portreto de Dorian Gray de Oscar Wilde 1893: Pollando: incendio de Andrychów detruis grandan parton de la urbo - granda pluvo ĝin savis 1894: Franca kuracisto kaj bakteriologo Alexandre Yersin malkovris kaŭzon de la pesto (bakterio Yersinia pestis) 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Arsinoo 1908: Germana Oficejo pri Markoj kaj Patentoj donis al Melitta Bentz patenton pri ŝia kafofiltrilo 1914: Unua germana batalŝipo nomata Bismarck surakviĝis Unua mondmilito 1917: Azerbajĝano: Musavato kaj Turka Centra Partio Adami kunligiĝis 1919: Militista delegitaro de Ukraina Popola Respubliko subskribis pactraktaton kun la Dua Pola Respubliko 1920: Dua Pola Respubliko: en Wadowice estis baptita Karol Wojtyła, posta papo Johano Paŭlo la 2-a 1922: Rezulte de plebiscito parto de Supra Silezio aliĝis al Pollando - Pola Soldataro solene eniras al Katowice 1928: Serbo el Montenegro pafmortigis en Beogrado du parlamentanojn de Kroata Kamparana Partio kaj grave vundis ties gvidanton Stjepan Radić, kiu mortis la 8-an de aŭgusto 1929: En Halepo oni eltombigis postrestaĵojn de generalo Jozefo Bem kaj veturigis ilin al la pola urbo Tarnów, kie ili ekripozis en maŭzoleo 1931: Granda depresio: prezidento de Usono Herbert C. Hoover prezentis planon de unujara provizora prokrasto de la germana pago de militaj reparacioj al landoj ŝuldoŝarĝitaj por Usono 1931: Karl Buresch iĝis kanceliero de Aŭstrio 1932: Negocado pri kreo de dogana unio inter Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio komenciĝis 1933: Kanalo Blanka maro - Balta maro estis inaŭgurita - konstruata de politikaj malliberuloj de gulagoj 1939: Germana eksperimenta aviadilo Heinkel He 176 faris unuan testoflugon en la historio kiel reagaviadilo Dua mondmilito 1940: Germana invado en Pollandon: nokte en Palmiry apud Varsovio okazis la plej granda germana ekzekuto: oni mortpafis 378 eminentajn intelektulojn; tria el kvar amasaj deportadoj de poloj el Orientaj Limregionoj en Sovetunion de ĉ. 80 mil personoj; Batalo de Francio: 53 francaj militkaptitoj afrikdevenaj el Senegalo estis pafmortigitaj de germanoj apud Liono; pli ol 13 mil polaj soldatoj batalantaj flanke de Francio transiris al Svislando, kie ili estis malarmiligitaj, internigita kaj laborigitaj pri konstruo de ŝoseo; Bordozo: sur krozoŝipo HMS "Arethusa" forlasis Francion interalie prezidento de Pollando W. Raczkiewicz, registaranoj kaj skipo de brita ambasadejo 1941: Nokte de la 20-a/21-a de junio en Samarkando sovetiaj arkeologoj malkovris tombon kun balsamita korpo de Timur; en Varsovia geto fondiĝis koncertejo kaj malferma juda teatro ludanta en la pola lingvo 1942: Arkta Oceano: batalo pri konvojoj QP-13 kaj PQ-17 komenciĝis 1943: Batalo de Atlantiko: germana U-boato kun 47-persona skipo estis sinkigita apud Grenlando de usona hidroplano; germanoj masakris polan vilaĝon Krzeczów apud Myślenice murdinte 19 personojn; Pacifika Fronto: batalo de Aliancanoj kontraŭ Japana Imperio pri insularo Nova Georgio ene de Salomonoj komenciĝis; nokte de la 20-a/21-a de junio 4-a Aera Floto atakis Jaroslavl 1944: pola armea unuo okupis Fermon kaj Pedason; litova helptaĉmento de germana polico masakris 38 polojn en Subdistrikta komunumo Vilnius; Kampanjo de Marianoj kaj Palaŭo: venko de Usona Mararmeo kontraŭ Imperijapana Ŝiparmeo en la dutaga aer-mara Batalo de la Filipina Maro (okcidente de insularo Marianoj); V-2 iĝis unua objekto, kiu atingis eksterteron; Itala Fronto: franca politikisto kaj ministro Jean Zay estis murdita de milicanoj de la reĝimo de Vichy 1945: Tramtransporto en Varsovio refunkciis 1948: Pastroj de Katolika Eklezio en Ĉeĥoslovakio legis en preĝejoj mesaĝon de ĉefepiskopo Josef Beran, ke la solena meso okaze de la elekto de nova prezidento la 14-an de junio ne signifis aprobon de la komunisma reĝimo flanke de la eklezio 1949: Papo Pio la 12-a anatemis komunistajn gvidantojn de Ĉeĥoslovakio 1950: Dua soveta okupado de Pollando: tutlanda nokta arestado de 5000 atestantoj de Jehovo fare de komunistaj regopovoj, kies reprezalioj daŭris de 1945-1956 1954: Ponto de Amikeco tra Danubo inter Bulgario kaj Rumanio ekfunkciis - liganta la urbojn Ruse kaj Giurgiu 1955: Plena suna eklipso videbla en Hinda Oceano, Srilanko, Sud-Orienta Azio, Filipinoj kaj Pacifiko 1957: Primaso Stefan Wyszyński proklamis komencon de la Granda Naŭperiodo, programo de la renovigo de religiaj, moralaj kaj naciaj valoroj omaĝe al Miljariĝo de la kristanigo de Pollando en 1966 1960: Sendependiĝo de Federacio Malio, kiu post du monatoj dividiĝis al Malio kaj Senegalo 1963: Malvarma milito: en Ĝenevo oni subskribis funkciigon de la "varmega linio" Moskvo-Vaŝingtono inter la du mondpotencoj 1966: Kanado aĉetis de Sovetunio 95 milionojn da tunoj de tritiko 1969: Georges Pompidou iĝis prezidento de Francio 1969: Ĉeĥoslovakio: la registaro malfondis Studentan Asocion 1970: En Pollando estis arestitaj membroj de porsendependa grupo "Ruch", kiu planis eksplodigi en Poronin monumenton al Lenin kaj bruligi ties muzeon 1973: Post 18 jaroj en ekzilo prezidento de Arentino Juan Domingo Perón revenis al sia lando 1974: Premiero de la usona krimfikcia filmo Ĉinio-urbo de Roman Polański 1975: Premiero de la usona horora filmo Makzeloj de Steven Spielberg 1976: En Eŭropa Futbal-Ĉampionado venkis Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo 1977: Menaĥem Begin iĝis ĉefministro de Israelo 1983: Pola roka grupo Lady Pank eldonis samtitolan debutan muzikalbumon, kiu montriĝis ŝlagra 1985: 8 personoj pereis en serio da bombatencoj faritaj de komunistaj partizanoj en Katmanduo kaj aliaj urboj de Nepalo 1990: Uzbekio proklamis deklaron de suvereneco 1991: Germania reunuiĝo: Federacia Parlamento decidis ŝanĝi la ĉefurbon de Bonn al Berlino 1992: Estonio: estona krono anstataŭis la sovetian rublon 1994: 26 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ Sanktejo de Imamo Reza en irana urbo Maŝhado 1997: Pola Sejmo voĉdonis pri trafika regularo 1997: Konsilio por Lingvopolitiko ĉe prezidento de Ukrainio aprobis projekton de kompleta programo "Ukraina lingvo" 2001: Pervez Musharraf fariĝis prezidento de Pakistano 2003: Fondaĵo Vikimedio fondiĝis en Sankt-Peterburgo (Florido) - ricevante ĉiujn rajtojn al Vikipedio kun ties fratinaj projektoj, domajna nomo kaj servilo 2006: En Parizo oni malfermis Muzeon de la kajo Branly pri eksterokcidentaj kulturoj 2009: Protestado en Irano: 78 personoj pereis kaj 250 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiginto en Taza (apud Kirkuko); Murdo de Neda Aga-Soltan, irana studentino 2009: Ateno: Akropola Muzeo malfermiĝis 2010: Juan Manuel Santos gajnis prezidentan balotadon en Kolombio 2010: En hungara urbo Rákóczifalva falis pluvo da ranoj 2012: Antonis Samaras iĝis ĉefministro de Grekio 2013: Brazilo: protestoj en 69 urboj amasigis 1,55 milionon da homoj 2020: En Verĥojansk ene de la polusa cirklo oni notis rekordan temperaturon 38 °C 2022: Pollando: unua festado de la Nacia Tago de Sileziaj Ribeloj Invado de Rusio en Ukrainion: 2022: juĝejo en Lvovo eksterleĝigis politikan partion "Opozicia Platformo – Por Vivo” 2023: parlamento de Slovakio agnoskis holodomoron kiel genocido de ukrainoj fare de Sovetunio Naskiĝoj[redakti | redakti fonton] 1389: Johano de Lankastro, angla admiralo kaj reĝido (m. 1435) 1469: Gian Galeazzo Maria Sforza, itala duko de Milano (m. 1494) 1485: Johannes Bugenhagen, germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto (m. 1558) 1566: Sigismondo la 3-a Vasa, reĝo de Svedio kaj Pollando, grandduko de Litovio (m. 1632) 1615: Salvator Rosa, itala pentristo kaj poeziisto (m. 1673) 1634: Karlo-Emanuelo la 2-a, duko de Savojo (m. 1675) 1674: Nicholas Rowe, angla poeto kaj dramisto (m. 1718) 1705: Gottlob Friedrich Wilhelm Juncker, germana kaj ruslanda historiisto kaj verkisto (m. 1746) 1760: Richard Wellesley, brita politikisto kaj diplomato, kolonia administranto en Brita Hindio (m. 1842) 1786: Marceline Desbordes-Valmore, franca poetino kaj aktorino (m. 1859) 1793: Aleksander Fredro, pola komediverkisto, memoraĵisto, poeto (m. 1876) 1802: Johann Karl Eduard Schwarz, germana teologo (m. 1870) 1803: Lajos Asbóth, hungara generalo (m. 1882) 1804: Wilhelm Johann Albert von Tettau, germana juristo kaj historiisto (m. 1894) 1807: Johann Christian Hertzer, germana arĥitekto kaj politikisto (m. 1884) 1816: Carl Grebe, germana forstfakulo (m. 1890) 1819: Jacques Offenbach, franca komponisto (m. 1880) 1820: Zsigmond Czakó, hungara aktoro kaj dramverkisto (m. 1847) 1824: Frigyes Podmaniczky, hungara verkisto, politikisto, teatrestro (m. 1907) 1827: Erzsébet Fráter, edzino de hungara verkisto Imre Madách (m. 1875) 1844: Hermann Grosch, germana elektroinĝeniero (m. nekonata) 1848: Antal Vékony, hungara verkisto (m. 1903) 1848: Josef Václav Myslbek, ĉeĥa skulptisto (m. 1922) 1870: Siegfried Eduard Spielmann, svisa esperantisto, doktoro pri politik-ekonomiaj sciencoj, honora prezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (m. 1938) 1881: István Szentgyörgyi, hungara skulptisto (m. 1938) 1884: Johannes Heinrich Schultz, germana neŭrologo (m. 1970) 1885: Andrzej Gawroński, pola hindeŭropisto, orientalisto, sanskritologo, hindologo, tradukisto (m. 1927) 1887: Kurt Schwitters, germana poeto, pentristo kaj artisto (m. 1948) 1891: Károly Keresztes, hungara komponisto, gazetredaktoro (m. 1944) 1899: Jean Moulin, franca juristo, kunkreinto kaj estro de la franca rezistado dum la dua mondmilito (m. 1943) 1900: Ernő Szabó, hungara aktoro kaj reĝisoro (m. 1966) 1904: Antônio de Castro Mayer, brazila episkopo romkatolika (m. 1991) 1914: Erzsébet Barabássy, rumania hungara teatrokritikistino (m. 1973) 1909: Errol Flynn, aŭstralia-usona aktoro (m. 1959) 1917: Helena Rasiowa, pola matematikistino (m. 1994) 1920: Amos Tutuola, niĝeria verkisto (m. 1997) 1922: György Jánosházy, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 2015) 1924: Chet Atkins, usona gitaristo de kontreo (m. 2001) 1925: György Csávossy, rumania hungara poeto, dramverkisto, vinberkultura fakulo (m. 2015) 1925: András Kovács, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 2017) 1928: Eric Dolphy, usona ĵazmuzikisto, multinstrumentisto (m. 1964) 1928: Jean-Marie Le Pen, franca politikisto (m. 2025) 1930: Magdalena Abakanowicz, pola skulptistino (m. 2017) 1931: Olympia Dukakis, usona aktorino (m. 2021) 1933: Katarzyna Łaniewska, pola aktorino, kontraŭkomunista aktivulino (m. 2020) 1933: Mihály Mester, rumania hungara pedagogo, universitata instruisto, fakverkisto, tradukisto 1934: Hédy Lubik, hungara harpistino (m. 2022) 1934: Miklós Józsa, rumania hungara pedagogo, lokhistoriisto, lernolibroverkisto 1940: Eugen Drewermann, germana teologo, verkisto kaj psikoterapiisto 1941: Ulf Merbold, germana kosmonaŭto 1942: Brian Wilson, usona kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2025) 1945: Daniela Hlaváčová, ĉeĥa aktorino 1946: Xanana Gusmão, unua prezidento de Orienta Timoro 1947: Wojciech Roszkowski, pola ekonomikisto, historiisto kaj profesoro verkanta pri falo de okcidenta civilizacio 1948: Ludwig Scotty, prezidanto de Nauro 1949: Lionel Richie, usona kantisto kaj aktoro 1950: Nuri al-Maliki, ĉefministro de Irako 1952: Vikram Seth, barata verkisto 1954: Ilan Ramon, israela kosmonaŭto, kolonelo (m. 2003) 1954: Mária Roth-Szamosközi, rumania hungara psikologino 1959: Ildikó Ungvári Zrínyi hungara teatrologino, estetikistino, fakverkistino 1961: Sándor Zsótér, hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj altlerneja instruisto 1966: Marian Lupu, prezidanto de Moldavio 1967: Nicole Kidman, aŭstralia-usona aktorino kaj kantistino 1967: Angela Melillo, itala aktorino 1967: András Lovasi, hungara gitaristo, komponisto kaj ŝlagrokantisto 1968: Mateusz Morawiecki, pola bankisto, politikisto kaj ĉefministro, prezidanto de la Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj 1969: Alexander Schallenberg, kanceliero de Aŭstrio 1970: Andrea Nahles, germana politikistino 1970: Moulay Rachid, princo de Maroko, diplomato 1973: Tymoteusz Onyszkiewicz, pola poeto, verkisto, filozofo, esoterulo 1994: Zuzanna Bijoch, pola modelino Mortoj[redakti | redakti fonton] 451: Teodoriko la 1-a, reĝo de Regno Visigota 840: Ludoviko la 1-a, reĝo de frankoj kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 778) 1597: Willem Barentsz, nederlanda esploristo (n. ĉirkaŭ 1550) 1605: Fjodor Borisoviĉ Godunov, caro de Rusio (n. 1589) 1794: Félix Vicq-d'Azyr, franca kuracisto (n. 1746) 1820: Manuel Belgrano, argentina politikisto kaj militisto (n. 1770) 1837: Vilhelmo la 4-a, reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kaj reĝo de Hanovro (n. 1765) 1849: Sámuel Sükösd, hungara reformita pastro, verkisto (n. 1818) 1850: Mihály Antal, hungara lingvisto, bibliotekisto (n. 1792) 1863: Joseph Russegger, aŭstra geologo (n. 1802) 1883: Alois Vojtěch Šmilovský, ĉeĥa verkisto kaj gimnazia profesoro (n. 1837) 1884: Václav Beneš Třebízský, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, katolika pastro (n. 1849) 1905: Gyula Szapáry, hungara grafo, ĉefministro de Hungario (n. 1832) 1915: Emil Rathenau, germana pionira industriisto pri elektro (n. 1838) 1919: Tivadar Csontváry Kosztka, hungara pentristo kaj apotekisto (n. 1853) 1920: Dmitrij Ivanovskij, rusa mikrobiologo, malkovrinto de virusoj (n. 1864) 1923: Francisco Villa, meksika revoluciulo, nacia heroo (n. 1878) 1929: Viktor Olgyai, hungara grafikisto kaj pentristo (n. 1870) 1933: Clara Zetkin, germana socialistino kaj feministino (n. 1857) 1947: Wilfred Hudson Osgood, usona zoologo (n. 1875) 1955: Werner von Fichte, germana policisto kaj verkisto, gvidanto de Sturmabteilung (n. 1896) 1958: Kurt Alder, germana kemiisto Nobelpremiita (n. 1902) 1960: André Patry, franca astronomo (n. 1902) 1962: Shaaban Robert, tanzania poeto, verkisto kaj eseisto (n. 1909) 1966: Georges Lemaître, belga pastro, matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la teorio pri praeksplodo (n. 1894) 1966: Günter Reichenkron, germana romanisto kaj balkanologo 1968: Zdeněk Štěpánek, ĉeĥa oficiro de Ĉeĥoslovakaj legioj en Siberio, aktoro, reĝisoro kaj dramverkisto (n. 1896) 1971: Heinrich Friess, germana instruisto, partopreninta esperantlingvan ata-ita-diskuton, edukinta denaskajn Esperanto-parolantojn (n. 1901) 1973: András Daday, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (n. 1889) 1973: Márton Keleti, hungara reĝisoro (n. 1905) 1978: Antal Kapusy, rumania hungara kuracisto, scienca publicisto, tradukisto (n. 1929) 1988: István Környey, hungara kuracisto, patologo, kirurgo, profesoro (n. 1901) 1989: Kaarlo Kurko, finna verkisto (n. 1899) 1989: George Bidwell, brita verkisto (n. 1905) 1992: Árpád Toszó, rumania hungara inĝeniero pri bestbredado (n. 1936) 1995: Emile Cioran, rumana-franca verkisto kaj filozofo (n. 1911) 1996: Pál Soós, rumania hungara kemiisto (n. 1920) 1998: Conrad Schumann, fuĝinto de GDR post konstruo de la Berlina muro (n. 1942) 2002: Erwin Chargaff, aŭstria biokemiisto, esploristo de DNA (n. 1905) 2004: Hanns Cibulka, germana verkisto, poeto, rakontisto (n. 1920) 2005: Jack Kilby, usona nobelpremiita fizikisto kaj inĝeniero, inventinto de integra cirkvito (n. 1923) 2009: Neda Aga-Soltan, irana studentino, partoprenantino de protestoj en Irano (n. 1982) 2011: Magomet Isajev, soveta profesoro pri lingvistiko, orientalisto kaj esperantologo, prezidinto de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kunaŭtoro de la Lernolibro de lingvo Esperanto, priskribita en la libro Vojaĝo en Esperanto-lando (n. 1928) 2014: Zoltán Fülöp, rumania hungara instruisto, sportĵurnalisto (n. 1932) 2016: Edgard Pisani, franca politikisto, membro de la Komisiono Thorn (n. 1918) 2018: Sándor Kányádi, rumana-hungara poeto, tradukisto (n. 1929) 2021: Joanne Linville, usona aktorino (n. 1928) 2024: Donald Sutherland, kanada aktoro (n. 1935) 2025: Ivar Giaever, usona fizikisto Nobelpremiita (n. 1929) 2026: Slavenka Drakulić, kroata verkistino (n. 1949) Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton] Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Sankta Silverio, papo, martiro Eritreo: Tago de Martiroj Argentino: Tago de Flago Monda Tago de Rifuĝinto - fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2000 Pollando: Nacia Tago de Sileziaj Ribeloj Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton] La 20-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro): Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094; Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095; Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090; Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096; Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097; Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098; Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099. 20-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) Kategorio 20-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) 20-a de junio en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj) Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=20-a_de_junio&oldid=9430420" Kategorioj: Junio 20-a de junio 20-a tago de la monato Tagoj de la jaro Ĉi tiu paĝo estis lastafoje redaktita je 07:06, 16 jul. 2026. Page was rendered with Parsoid. La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj. Regularo pri respekto de la privateco Pri Vikipedio Malgarantioj Juraj & sekurecaj kontaktoj Code of Conduct Programistoj Statistikoj Deklaro pri kuketoj Poŝtelefona vido Serĉi Serĉi Ŝaltu la enhavtabelon 20-a de junio 199 lingvoj Aldoni temon